Infanoj kaj Junuloj (#16034)

Ho Vi senkompara Sinjoro! Igu ke tiu ĉi suĉinfano nutriĝu el la brusto de Via ama bonkoreco, gardu ĝin en la lulilo de Via sekuro kaj protekto, kaj permesu ke edukiĝu ĝi en la brakoj de Via tenera amo.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Infanoj kaj Junuloj (#16035)

Ho Dio! Gvidu min, protektu min, faru min lumanta lampo kaj stelo brila. Vi estas la Pova kaj la Potenca.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Infanoj kaj Junuloj (#16036)

Ho Sinjoro! Plantu ĉi tiun delikatan plantidon en la ĝardenon de Viaj abundaj malavaroj, akvumu ĝin el la fontoj de Via ama korfavoro kaj per la elverŝoj de Via favoro kaj graco igu ĝin kreski al planto impona.
Vi estas la Pova kaj la Potenca.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Infanoj kaj Junuloj (#16037)

Ho mia Eternulo! Ho mia Eternulo!
Estas mi infano de delikata aĝo. Nutru min el la brusto de Via kompato, trejnu min en la sino de Via amo, eduku min en la lernejo de Via gvidado kaj evoluigu min sub la ombro de Via malavaro. Savu min el mallumo – faru min brilanta lumo; liberigu min de malfeliĉo – faru min floro de l’ rozĝardeno; permesu al mi fariĝi servanto de Via sojlo kaj dotu min per la humoro kaj la propreco de la justuloj; igu min fonto de malavaro por la homa mondo kaj kronu mian kapon per la diademo de l’ vivo eterna.
Vere, estas Vi la Povoplena, la Potenca, la Vidanto, la Aŭskultanto.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Infanoj kaj Junuloj (#16038)

Ho Vi sankta Dio! Estas mi eta infano; faru, ke la brusto de Via ama bonkoreco estu la brusto amata de mi; igu ke estu mi nutrata per la mielo kaj la lakto de Via amo; kreskigu min en la sino de Via scio kaj dotu min per nobleco kaj saĝo dum estas mi ankoraŭ infano.
Ho Vi la Memsufiĉanta Dio! Faru min konfidito de la Regno de l’ Nevidata. Vere, estas Vi la Pova kaj la Potenca.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Infanoj kaj Junuloj (#16039)

Ho Dio! Eduku ĉi tiun malgrandan bebon en la sino de Via amo kaj donu al ĝi lakton el la mamo de Via Providenco. Kultivu ĉi freŝan planton en la rozĝardeno de Via amo kaj helpu ĝin kreski per la pluvoj de Via donacemo. Faru ĝin infano de la regno kaj gvidu ĝin al Via ĉiela reĝlando. Estas Vi potenca kaj bonkora, kaj estas Vi la Donacanto, la Grandanima, la Sinjoro de nesuperebla donacemo.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Infanoj kaj Junuloj (#16040)

Ho Dio! Eduku ĉi tiujn infanojn. Ĉi tiuj infanoj estas la plantoj de Via horto, la floroj de Via kampo, la rozoj de Via ĝardeno. Faru, ke Via pluvo akvumu ilin, ke la Suno de l’ Realo brilu sur ilin per Via amo. Viaj brizoj freŝigu ilin, por ke ili estu edukataj, kresku kaj evoluu, kaj prezentiĝu en pleja beleco. Vi estas la Donanto. Vi estas la Kompatema.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Infanoj kaj Junuloj (#16041)

Ho Vi kompatema Sinjoro! Ho Sinjoro de l’ Ĉieluloj! Laŭdata estu Vi, ke preferis Vi ĉi tiujn etajn infanojn al plenkreskuloj kaj maturuloj, dotis ilin per Via speciala malavaro, gvidis ilin, provizis ilin per Via Lumo kaj donis al ili spiritecon. Konfirmu nin por ke, kiam atingos ni maturecon, povu ni servi Vian Regnon, trejni la animojn, fariĝi lumantaj kandeloj kaj brili kiel steloj. Estas Vi la Donanto, la Provizanto kaj la Bonkora.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Infanoj kaj Junuloj (#16042)

Ho Vi bonkora Eternulo! Ĉi tiuj amindaj infanoj estas la kreaĵo de la fingroj de Via potenco kaj la mirindaj signoj de Via elstareco. Ho Dio! Protektu ĉi tiujn infanojn, grace helpu ilin edukiĝi kaj ebligu al ili fari servojn al la mondo de l’ homo. Ho Dio! Ĉi tiuj infanoj estas perloj, nutru ilin en la ŝelo de Via ama bonkoreco.
Estas Vi la Malavara, la Ĉion-Amanta.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Infanoj kaj Junuloj (#16043)

Ho Eternulo! Igu ĉi tiujn infanojn fariĝi bonegaj plantoj. Lasu ilin kreski kaj disvolviĝi en la Ĝardeno de Via Interligo kaj per la elverŝoj de la nuboj de la Regno Abhá provizu freŝecon kaj belecon.
Ho Vi bonkora Eternulo! Estas mi eta infano, altigu min per akcepto en la Regno. Estas mi tera, faru min ĉiela; estas mi de la mondo malsupra, lasu min aparteni al la Sfero supra; estas mi morna, bonvolu fari min radianta; estas mi materia, faru min spirita, kaj ebligu ke povos mi manifesti Viajn senfinajn favorojn.
Estas Vi la Potenca, la Ĉion-Amanta.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Infanoj kaj Junuloj (#16044)

Ho Vi sankta Dio! Lasu ĉi tiujn plantidojn ĝermintajn per la fluado de Via gvidado fariĝi freŝaj kaj verdaj tra la elverŝiĝoj de la nuboj de Via tenera mizerikordo; stimulu ilin per la mildaj ventoj zefirantaj el la pratoj de Via ununureco kaj permesu ke ekfloru ili per la radioj de la Suno de l’ Realo, ke senĉese kresku kaj disvolviĝu ili kaj fariĝu floroj kaj fruktoj.
Ho Eternulo Dio! Dotu ilin ĉiujn per kompreno, donu al ili povon kaj forton kaj igu ilin reflekti Vian dian helpon kaj konfirmon, tiel ke alte distingiĝu ili inter la homoj.
Vi estas la Pova kaj la Potenca.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Infanoj kaj Junuloj (#16045)

Ho Eternulo! Igu ĉi tiun junulon radianta kaj provizu ĉi tiun povran kreaĵon per Via malavaro. Donacu al li scion, ekipu lin per ĉiutage pliiĝanta forto kaj gardu lin en la ŝirmejo de Via protektado, tiel ke saviĝu li de eraroj, dediĉu sin al servado al Via Kozo, gvidu la devojiĝintojn, montru la vojon al la malfeliĉuloj, liberigu la kaptitojn kaj veku la malatentajn, ke ĉiuj estu benataj per Via rememoro kaj laŭdo. Estas Vi la Pova kaj la Potenca!

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

